Skribas ISIKAWA Rika.
En Univeresitato de Saitama cxisemestre, pli ol 300 studentoj enskribigxis
en du klasoj kie Esperanto estas instruata. Lastatempe mi havis sxancon
mem konstati, ke okazas io mirinda cxiun jxauxdon.
En la kurso "Nacio kaj kulturo de slavaj landoj" "Studo pri Rusa
kulturo" kun
la subtitolo "Internacia lingvo naskita en Pollando" gvidata de
profesoro SASAKI
Teruhiro, cxirkaux 200 studentoj lernas Esperantosn. Mi ne auxdis gxis
nun, ke tiom
multaj studentoj lernas Esperantosn kiel studobjekton kun 2 poentoj.
Estis mirinde!
Ili legis kopiitan "Vivo de Samenhoofu" de E. Privat kiam mi vizitis, kaj
kelkaj el ili
sxajne tre fervore sekvis la lekcion. Cxar la klaso estas tiel granda,
ke profesoro
SASAKI devas uzi mikrofonon kaj la kurso devas esti instruistcentra.
Tio estas
ne ideala por lingvoinstruado, tamen estas bona ol nenio! Nun 200 studentoj
eksciis Esperantosn kaj gxin lernas.
Alia kurso estas "Studo pri la kulturo de sfero gemanlingva" kun la
subtitolo
"Baza seminario pri Euxropaj kulturoj" de profesoro ADATI Tadao.
Enskribigxis
100 studentoj en tiu cxi kurso kaj ili lernas Esperantosn uzante la
lernolibron
"Express Esperantos" en cxiu vendredo. Bedaurinde mi ankorau ne havis sxancon
esti en la klaso.
VIDU miajn fotojn.
ttp://hayakun2127.hp.infoseek.co.jp/img/emiu34.jpg ttp://hayakun2127.hp.infoseek.co.jp/img/haya05.jpg