★化学科の学生なのに化学できませんが?★

このエントリーをはてなブックマークに追加
107あるケミストさん
Karaj retanoj:
Kobayashi skribas pri resanigxo de s-ro Jahger.

Kvankam s-ro Jahger enhospitaligxis per ambulanco pro
atako de apopleksio en 2004-08-02, li pli k pli resanigite,
finfine li povas mem marsxi sen bastono. Li povos flugi per
Delta Airline (DL-56) en la 2004-08-08-15:45. Atingos Atlanta
en la 2004-08-08-15:15.
Mi elkore dankas pro kuragxiga subteno de ges-roj Hirose, Aoyama,
k Yamakawa. Ili afable vizitis la hospitalon por kuragxigi lin,
kvankam ili ne konis lin.

La plej malfacila problemo por li estis la pago de kosto pri
enhospitaligxo (7 tagoj). Liaj kartoj (VISA, Mastar Card, Bank of
America) estas tute ne akceptataj de la gicxeto de la hospitalo.
Kompleneble "Checking account" estas ne uzebla en Japanio.
Nur "Travelers Check" estas uzebla cxe la hospitalo, sed li ne
sciis ecx tian nomon. Li povus pruntedoni monon de VISA karto
cxe ATM de bankoj, sed devas viziti specialan bankon k pusxi
butonojn laux sia sekreta numero, por nur limigita sumo (malgranda
mono). Li povas marsxi dum kelkajn minutojn k tremoro de manoj
malfaciligas pusxon de la butonoj.
Li havis preskaux nenian monon, sed la hospitalo postulis
gigantan pagon (cxa. 280000 japana jen= $2545). Li estas kovrita de
asekuro por vojagxantoj. Li pagis, antaux ekvojagxo, $189 al la
asekur-kompanio "Travel Guard" kiu estas granda kompanio sed usona.
En Japanio neniu hospitalo ecx tian nomon scias, tial nature ili ne
akceptas tian garantion.
108あるケミストさん:04/08/07 17:25
Sen pago li ne povos ekveturi hejmen. Li estis cxagrenita....
Tamen ni klopodis sercxi validan fakon de la kompanio, kvankam tio estis
tre malfacila tasko en tiel granda organo, per komputilo, finfine ni
sukcesis kontakti kun tauxgan personon de la "Travel Guard". Li favore
telefonis al estro de la hospitalo k ili negocis pri pago.
Sed tie estis la baro de lingvoj. Felicxe iu en la kompanio tradukis
ilian interparolon. Fine, s-ro Jahger povos ekveturi senpagante la
koston al la hospitalo, poste la asekuro kompanio sendos monon al la
hospitalo. Antaux tia konkludo, ja multaj personoj devis labori por li,
12 retmesagxoj k faksoj, internacia telefono cirkauxkuuris inter
japaniok usono.
Hieraux vespere mi vizitis lin en la hospitalo, tiam li subskribis
siajn nomojn sur necesaj dokumentoj por elhospitaligxo erarekonsiderante
ke tio okazis kiel natura kutima afero.
Li tute ne scias pri tiuj klopodoj. Li estas 81 jaragxa, ne povas
kompreni la situacion.

Ni lernis ke kuracado por subita malsano en fremdlando enhavas multajn
problemojn, lingvajn, mangxajajn, financajn ktp. Ni devos esti tre
zorgeme pri sia sano dum UK. Iam simila situacio okazus cxe ni.